La aeratako fare
de NATO fariĝas vigla tagon post tago, kaj sinsekvas tragikaj damaĝoj kun la atakoj sur
internacian vagonaron, direktantan al Grekio, kaj sur vicojn de rifuĝantaj aŭtoj en
Kosovo. En la atako al la vagonaro, la mortintoj nombris 55, kaj en la kazo kun la
rifuĝantaj aŭtoj, pli ol 70 estis mortigitaj.
Usona prezidento Clinton rekoninte tiujn faktojn, prenas defian sintenon, ke "tiaj
viktimoj estas naturaj en grandskala milito". Sinsekvaj aeratakoj al civiluloj
montras, kiel kruela estas la milito fare de Usono kaj NATO.
Kial tiel sekvas atako al civiluloj? ĉar laŭ la disvastigo de la aeratako, ili
preskaŭ sendistinge atakas publikajn instituciojn, pontojn, transportojn, preĝejojn,
lernejojn kaj hospitalojn, kiujn la loĝantoj utiligas.
En la unua etapo, inter militaj aŭtoritatuloj de Usono, trovis sin opinioj kontraŭ
aeratako, ke "estas malfacile submeti la registaron kun Milosevic nur per
aeratako", sed la registaro de Clinton puŝante sian vojon tra ili komencis la
atakon. Sed pro ke la atako ne efikis milite, usona registaro kaj NATO volis
maksimume disvastigi la aeratakon por trovi vojon ekster la situacio. Jen estas la
fono de sinsekvaj atakoj kontraŭ civiluloj.
Tia disvastigo de aeratako kaj atako kontraŭ civiluloj havas kaŭzon en tio, ke ili
aŭdacis la militon sen ia rezono.
Komence de la aeratako, Japana Komunista Partio montris, ke "ne troviĝas rezono en
tia maniero aŭdaci la aeratakon kiam unu flanko de la koncernuloj de la konflikto ne
konsentis al la paciga propono", kaj avertis, ke "uzo de militaj fortoj de NATO
ne nur komplikigas la vojon al solvo de la konflikto, sed disvastigante la militon, havas
danĝeron evoluiĝi al regula milito, kiu produktos grandan nombron de
viktimoj."(parolo de ^Sii, ĉefo de Sekretariato de JKP) La aeratako en la
kvara semajno klare atestas ĉi tiun montron.
En Usono kaj Eŭropo, pluraj registaroj kaj ĵurnalismo asertas, ke la aeratako estas
"neevitebla rimedo por ĉesigi la subpremon kontraŭ albanaj loĝantoj en Kosovo,
fare de la registaro de Milosevic". Sed la sinpravigo de aeratako mem estas
kontraŭ granda principo "ne interveni en enlandan aferon", kiu estas nuntempa
internacia jura ordo.
La "ne interveno en enlandan aferon", kiun hisas la Unuiĝintaj Nacioj, havas
bazon sur dolora sperto de milita interveno de certaj landoj, kiuj kondukis eksplodon de
la Dua Mondmilito. Se oni tretas ĉi tiun principon sub kia ajn preteksto, la
mondo denove estos regata sub hegemonia ambicio de la landoj, kiuj havas grandan militan
forton.
La aserto de NATO havas gravan problemon ankaŭ pri solvo de la Kosova problemo. La
landoj en NATO kun Usono ĉekape rekonis, ke la paciga plano ne estu sur separigo kaj
sendependeco de Kosovo, sed firmigu la aŭtonomiecon kiel aŭtonomio en Jugoslavio.
Sed tamen, nun NATO intervenis en la interna milito inter la registaro de Milosevic, kiu
invadis aŭtonomion kaj subpremis albanajn loĝantojn, kaj "Kosova Liberiga
Armeo", unu parto de albana armita organizo, kiu postulas separigon kaj
sendependecon, kaj ili ŝanĝas la militon internacia kiel koncernuloj de unu flanko el
ambaŭ. Tiam ili fermas buŝon pri malprudentaj armitaj agoj de "Kosova
Liberiga Armeo"
Rezonado de NATO por aerateko kolapsis el la fakto, ke multe da albanaj loĝantoj, kiuj
devis esti defendataj de armeo de NATO, fariĝis viktimoj pro atako de aviadiloj de NATO.
Usona ĵurnalo Los Angels Times en sia numero de la 14-a de Aprilo, raportas de sia
speciala korespondanto el Priŝtina, ke inter la loĝantoj, mortigitaj de aeratako,
troviĝas ne nur serbaj, "sed ankaŭ albanaj, turkaj kaj ciganoj". La
bomboj kaj misiloj de aviadiloj de NATO ne preferas nacion, sed falas sur la popolo en
tuta Jugoslavio inkluzive Kosovon, kaj senlime multigas la viktimojn.
Ni denove postulas tujan ĉesigon de la aeratako de NATO, ke ĉiuj koncernuloj tuj ĉesigu
arman batalon, kaj remalfermu la pacnegocadon.
(Tradukis Nanba Syozi)